Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2024-2025)! (original) (raw)

Nova limdato: nun eblas kandidatiĝi ĝis la 26-a de Aŭgusto!

Kadre de Eŭropa Solidareca Korpuso (ESK – antaŭe “Eŭropa Volontula Servo”), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando.

ESK estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj, kaj havas loĝpermesojn en la landoj listigitaj fine. La volontulado daŭrŭ ideale 12 monatojn, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn, ideale ekde Septembro aŭ Oktobro. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povos profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.

Ankaŭ estas oportuno ĉi-jare kandidatiĝi nur por 3-monata volontulado. Kvankam ni preferas kandidatojn por 12-monatoj, se vi interesiĝas bonvolu kontakti nin pri tio.

Eblas kandidatiĝi ĝis la 30-a de Junio 2024 26-a de Aŭgusto 2024!

Pliaj detaloj pri la volontula programo

TEJO serĉas 3 volontulojn por la volontula periodo ekde la 1-a de Aŭgusto 2024 ĝis la 31-a de Januaro 2026, kun eblaj komencdatoj prefere ekde Septembro aŭ Oktobro por 12 monatoj.

Volontulado signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj TEJO –, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanjoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partopreni aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en tutmonda medio pri la specifaj agadkampoj de la organizo.

Volontulo povas enkadre de sia volontulado fari sian personan projekton kun temo proksima al agado de TEJO kaj akceptita de TEJO. Kelkaj el multaj ekzemploj estas kreo de artaĵo en Esperanto, helpo al organizado de evento, tradukado de varbaj materialoj en sian denaskan lingvon, programado de utila ilo, starigo de retejo kaj multaj pliaj.

Oni kalkulas kun subteno pri jenaj taskoj (la taskoj estos atribuitaj laŭ la personaj interesoj, spertoj kaj kapabloj de la volontuloj. La volontuloj estos akompanataj por lerni kiel plenumi la taskojn):

La ideala kandidato

* Ĉar nia laborlingvo estas Esperanto, ni provizos la volontulon per lingvokursoj kun instruisto(j) antaŭ la komenco kaj dum la unuaj monatoj de la volontulado, se la elektita volontulo ankoraŭ ne sufiĉe bone parolas Esperanton.

Kompreneble, tiuj estas ecoj de la ideala kandidato kaj ni konscias, ke ne facilas ĉiujn ilin plenumi. Krome, inter la elekto kaj komenco de la volontulado estos ankoraŭ sufiĉe da tempo por plibonigi iujn aferojn kaj ankaŭ la taskoj estas interkonsenteblaj. Do ne hezitu kandidatiĝi ankaŭ se vi ne trovas en vi ĉion de ĉi tiu listo!

Ideale vi volontulos dum unu jaro kaj via komencdato estos interkonsentita (eblos ekde la 1-a de Aŭgusto 2024). Vi ricevos poŝmonon ĉiumonate, senpagan loĝejon kaj repagon de la vojaĝkostoj por alveni Roterdamen kaj por reveni hejmen. La volontulado kutime ankaŭ kovras la kostojn por partopreni diversajn esperantajn eventojn.

Kiel kandidatiĝi

Sendu vian kandidatiĝojn retpoŝte al kandidatigxoj@tejo.org kaj ne forgesi alkroĉi:

La kandidatiĝperiodo estas malferma ĝis la 26-a de Aŭgusto. Gravas scii ke ni pritraktos la kandidatiĝojn kaj organizos la intervjuojn laŭ ordo de ricevado. Ni konsideros kandidatiĝojn senditajn dum la kandidatiĝperiodo ĝis la trovado de taŭgaj kandidatoj, do sendu la vian kiel eble plej frue!

Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo, pri taskoj, poŝmono kaj loĝejo, ne hezitu kontakti nin je info@tejo.org.

Grave: TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Civitanoj de Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia Areo povas senprobleme loĝi kaj labori en Nederlando, sed civitanoj el plej multaj aliaj landoj bezonas labor- kaj restadpermeson. Nederlando malfacile disponigas al volontuloj vizojn, male ol aliaj landoj. Tial, ni rajtas nur akcepti volontulojn se vi havas ŝtatanecon de aŭ loĝpermeson* en lando de ŝengena zono.

Loĝpermeso en: