Tragedio (original) (raw)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Terakota masko de Dionizo. Grekio, Mirino, dua jarcento antaŭ nia erao

Tragedio estas teatraĵo lirika, kiu devenas de la antikva greka teatro. Oni kontrastigas ĝin al la komedio, kaj en antikva Grekio ankaŭ al satirusa dramo.

La vorto tragedio devenas de la malnova greka lingvo kaj signifas "kaprokanton" (greke: tragodia). Por la kulto de Dionizo oni paradis kun masko kaj felo de kaproj (greke: tragos), tio reprezentis la dion mem aŭ unu de la akompanintaj satirusoj

La kerno de tragedio estas, ke homo volas preteriri la al li destinitan sorton. Tamen tragedia ne signifas, kiel kutime, ke io estas tragika, terure trista, sed ke iu troviĝas en nesolvebla dilemo kaj tiel iĝas "senkulpe kulpa", kiel ekzemple Edipo, Oresto, Fedra, HamletoAnakin Skywalker. Kelkaj tragedioj plenas je sangaj mortoj (ekz Baĵazet de Racine) aliaj povas esti sen iu ajn morto, sed porĉiame disiro (Bérénice de Racine).

Striktasence tragedio estas tratraĵa formo; sed la adjektivo pri tragedieco aplikeblas al ĉiaj realaj aŭ beletraj situacioj, do ajnaĝenre. Ekzemple en la romanoj de Murakami Haruki.

La tragedio aperis en Ateno en la 6-a jarcento A.N.E. kun la komedio. Ĝi aperis en la kadro de la festoj de Dionizo (fine de januaro kaj fine de marto) kaj ĝi estis ligita al rito de la malnova greka religio. La arkontoj (regantoj de la urbo) kunvokis jare konkurson inter tri dramistoj, ĉiu el kiuj prezentis tri tragediojn kaj unu satiran dramon. La plej bona el inter ili estis rekompensita, kaj ĝiaj verkoj estis konservitaj.

La greka literaturo havis tri grandajn aŭtorojn de tragedioj: Esĥilo, Sofoklo kaj Eŭripido. Vidu artikolon Helena tragedio.

La romia teatro malpli uzis tiun ĉi genron, sed ankoraŭ Seneko adaptia al Latino la klasikajn grekajn tragediojn de Fedra kaj Medea.

En la klasika periodo de la okcidenteŭropa literaturo, oni povas citi la nomojn de

En la plej ĵusa periodo, la limoj de tragedio estas malpli precizaj. Oni povas citi kiel ekzemplojn de tragedio verkojn kiel Pupdomo (1879) de Henrik IbsenMorto de vojaĝa komizo de Arthur Miller.

La klasika libro pri la teorio de la tragedio estas tiu de Aristotelo, en lia libro Poetiko.

Oni povas ankaŭ citi la libron de Friedrich Nietzsche: Die Geburt der Tragödie (aus dem Geiste der Musik) Oder: Griechenthum und Pessimismus (Naskiĝo de tragedio (el muzikspirito) aŭ: Grekio kaj pesimismo).