Tragedio estas teatra verko, submetita al la regulo de la tri unuecoj (temo, tempo kaj loko), kun altrangaj herooj kaj malfeliĉa elnodiĝo aŭ terure malfeliĉa okazaĵo.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
 |
« En la mondo ekzistas nur du tragedioj. Unu estas ne atingi kion oni volas, kaj la alia estas atingi ĝin. » _« In the world there are only two tragedies. One is not getting what one wants, and the other is getting it. »_— Oscar Wilde |
 |
« Forigante ĉion neracian kaj neripareblan, la utopio kontraŭas la tragedion — pinton kaj kvintesencon de la historio. »— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960] |
 |
« En homa interrilato la tragedio komenciĝas, ne kiam estas miskompreno pri vortoj, sed kiam silento ne estas komprenata. » _« (angle) In human intercourse the tragedy begins, not when there is misunderstanding about words, but when silence is not understood. »_— Henry David Thoreau |
 |
« Populara registaro sen popularaj informoj, aŭ la rimedoj por akiri ilin, estas nur Prologo al Farso aŭ Tragedio, aŭ eble ambaŭ. Scio eterne regos nescion: Kaj popolo, kiu volas esti sia propra Reganto, devas armi sin per la potenco, kiun donas scio. » _« (angle) A popular Government without popular information, or the means of acquiring it, is but a Prologue to a Farce or a Tragedy, or perhaps both. Knowledge will forever govern ignorance: And a people who mean to be their own Governors, must arm themselves with the power which knowledge gives. »_— James Madison |