Vojaĝo (original) (raw)

Vojaĝo
VojaĝoVojaĝo
Aliaj projektoj
Vojaĝo en Vikipedio
Vojaĝo en Komuneja kategorio
Vojaĝo en Vikivortaro
Vojaĝo en Vikinovaĵoj

Vojaĝo estas longa veturado, irado de iu loko al alia.

Citaĵo « Segalen diris, ke ekde tiu momento kiam oni efektive eksciis ke la Tero estas sfero, la vojaĝoj ĉesis ekzisti, ĉar foriĝi de iu punkto de la sfero signifas proksimiĝi al la sama punkto. »Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
Citaĵo « Ĉiuj vojaĝoj havas sekretan celon, kiun la vojaĝanto ne antaŭsentas. » _« Alle Reisen haben eine heimliche Bestimmung, die der Reisende nicht ahnt. »_— Martin Buber, Baalschem
Citaĵo
Citaĵo « …la vojaĝanto transiras al fluglinioj kaj pro tio ĉesas travivi la akton de vojaĝo mem… Li ekvojaĝas nur post kiam li alteriĝas. »Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo « Leganto de libroj ĉiam inklinis al pasiveco, ĉar ĝi plej konvenas al legado. Nun pasiva iĝis la vojaĝanto. »Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]=
Citaĵo « Por nepreparita konscio ĉia legado kaj ĉia kino, same kiel ĉia vojaĝo, estas same banalaj kaj nenutraj kiel spertoj. »Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo « …la mondo iĝis siaspeca muzeo de eksponaĵoj, kiujn vi jam renkontis antaŭe en iu alia komunikilo. »Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]