Tia, ke ĝia rando estas tranĉa aŭ ĝia pinto pika: La dentoj de la ŝarko estas akraj. Malgranda birdeto, sed akra ungeto. Tranĉilojn oni povas akrigi per akrigilo. La akraĵo de la tranĉilo jam estas malakra.
Vive kaj penetre ekscitanta la sensojn: La viando estis akra pro pipro. Nia apetito akriĝos dum la manĝado.
Malagrable kaj ofende impresanta la sentojn: Tiuj akraj mokoj tre dolorigis min. Neniu min defendis, kiam li min akre atakis.
Kapabla percepti tre etajn, malfacile distingeblajn detalojn (se paroli pri sensoj aŭ pri intelekto): Gasto havas akrajn okulojn. Sperto saĝon akrigas. Maljuneco malakrigas la vidadon.