haveno - Vikivortaro (original) (raw)
| Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamentaradiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo. |
|---|
| Kazo | Ununombro | Plurnombro |
|---|---|---|
| Nominativo | haveno | havenoj |
| Akuzativo | havenon | havenojn |
| montreala Malnova Haveno |
| Vorterseparo |
|---|
haven/o
[1] Nature aŭ arte ŝirmita loko ĉe la bordo de maro aŭ rivero, kie ŝipoj povas rifuĝi, efektivigi sian en- k el-ŝarĝadon ktp: libera (senimposta), tajda havenoj; feliĉe alveni en la havenon (pf). ☞ baseno, digo, ĝeto, moleo, rodo, varfo, ondrompilo.
[2] figursenca Rifuĝejo: lia domo estis haveno por la persekutatoj; serĉi ripozan havenon en monaĥejo; de nun invitu venojn en viajn tri havenojn (orificojn)[1].
| Derivaĵoj |
|---|
havena. Rilata al haveno: la havenaj instalaĵoj
antaŭhaveno. Enirejo de haveno, kondukanta en la diversajn basenojn.
[1] flughaveno. Aerodromo, provizita per organizaĵo por dogano k el- aŭ en-migrado, k per konstruaĵoj por pasaĝeroj k pakaĵoj.
komerchaveno. haveno destinita por la komercaj ŝipoj.
milithaveno. haveno ekipita por la militŝipoj.
| Vidu ankaŭ |
|---|
[1] haltejo, stacio (por trajnoj, busoj aŭ simile)
| angla: [1] port → en germana: [1] Hafen → de vira | indonezia: [1] pelabuhan → id rumana: [1] port → ro sveda: [1] hamn → sv |
|---|
- ↑ El la verkaro de Gaston Waringhien.