Aro de la moralaj ecoj, kiuj distingas individuon aŭ grupon. Ŝi havas pacaman karakteron. Tia konduto estas por li karaktera. Li estis riĉa kaj bone edukita, sed bedaŭrinde senkaraktera.
Morala firmeco, volenergio. Granda per la inteligento, ne per la karaktero.
Distinga eco, propra al unu afero. Bedaŭrinde ne ĉiuj komprenas la karakteron de nia afero. Mi havas grandan kolekton da plej diverskarakteraj artikoloj pri ili.
Frapanta, eksterkutima, esprimiva farmaniero. Karakteron al kanto donas la tono. Mi ŝatas nur karakterhavajn pentraĵojn.