plori - Vikivortaro (original) (raw)
plor + i ( eo , VE )
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | ploris | ploras | ploros |
| Adjektiva aktiva participo | plorinta | ploranta | ploronta |
| Substantiva aktiva participo | plorinto | ploranto | ploronto |
| Adverba aktiva participo | plorinte | plorante | ploronte |
| Moduso | |||
| Infinitivo | plori | ||
| Volativo | ploru | ||
| Kondicionalo | plorus |
- (netransitiva; psikologio) montri sian malĝojon aŭ doloron per larmoj kaj parte eĉ ĝemetoj
Kio okazis, ke vi ploras?
Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro.
Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.
Ŝi ploregis pri la morto de sia infano.
Ne estu tia plorema, vi jam estas aĝa!
Mi iras al la bebo, ĉar ĝi ekploris.
Ĉiuj priploris la mortintan patron.
Parencaĵoj: ploro
| angla: mourn → en, weep → en franca: pleurer → fr germana: weinen → de, plärren → de | pola: płakać → pl rusa: плакать → ru sveda: gråta → sv |
|---|